|
|||||||
|
|
|
|
| 首页 >> 红网论坛 >> 教育培训 >> 课堂内外 >> 查看帖子 kt.bbs.rednet.cn |
|
|
|
|
| 焦点话题: |
|
| 推荐阅读: |
| ||||
|
| |||
| 1. -- Saluton! -- 你好! -- Saluton! -- 你好! -- Mi estas Karlo. Kaj vi? -- 我是卡罗,你是谁? -- Mi estas Maria. -- 我是玛利亚。 -- Kaj li? -- 他是谁? -- Li estas Petro. -- 他是彼得。 -- Kaj shi? -- 那么,她呢? -- Shi estas Susana.-- 她是苏莎娜。 2. -- Kiu li estas? -- 他是谁? -- Li estas mia amiko. -- 他是我的朋友。 -- Kio estas lia nomo? -- 他叫什么名字? -- Aldo. -- 阿尔多。 -- Kiu shi estas? -- 她是谁? -- Shi estas mia amikino. -- 她是我的朋友。 -- Kio estas shia nomo? -- 她叫什么名字? -- Jana. -- 雅娜。 3. Jen foto de nia familio. Ili estas miaj patro kaj patrino. Shi estas mia edzino kaj li, mia frato. Tiu chi knabo estas mia filo. 这是我们的全家福相片。他们是我的父亲和母亲。她是我的妻子,他是我的弟弟。这个小男孩是我的儿子。 4. Jen mia domo. Ghi estas granda kaj nova. En ghi estas multaj chambroj. Antau ghi estas altaj arboj kaj belaj floroj. 那是我的房子。房子大而新。房子里面有很多房间。房前有高大的树木和美丽的花朵。 5. Jen la domo de sinjoro Adek. Ghi estas bona. Antau la domo kushas malgranda lago, en kiu vivas multaj fishoj. Malantau la domo staras malalta monto, sur kiu prosperas multaj arboj. Kvankam sinjoro Adek estas maljuna, tamen li estas felicha. 那是阿戴克先生的房子。那是座好房子。房前有一汪小湖,湖内有许多鱼。房后有一座小山,山上树木茂盛。虽然阿戴克先生已经老了,但是他很幸福。 6. Jen infanghardeno. Ghi estas tre bela. En ghi estas multaj infanoj, sanaj kaj gajaj. Ili ludas, kantas, dancas, saltas... ili ankau lernas. Ili kreskas kiel floroj. Ili estas felichaj. 这是幼儿园。它很漂亮。在幼儿园里有许多儿童,他们健康快乐。他们游戏、唱歌、跳舞、蹦蹦跳跳… … 他们还学习知识。他们像花儿一样成长。他们很幸福。 7.-- Kion vi faras? -- 你在做什么? -- Mi lernas Esperanton. Mi legas tekston. -- 我在学习世界语。我在读课文。 -- Kio estas Esperanto? -- 世界语是什么? -- Esperanto estas internacia helpa lingvo. -- 世界语是国际辅助语。 -- Kia ghi estas? -- 它是怎样的呢? -- Ghi estas bela kaj facila. -- 它是很美的语言,且简单易学。 -- Bone. Ankau mi volas lerni ghin. -- 太好了,我也要学习它。 -- Jen libro por vi. -- 这本书给你吧。 -- Dankon. -- 谢谢。 -- Ne dankinde. -- 不用谢。 8.-- Bonan matenon, sinjoro Adek! -- 早晨好,阿戴克先生! -- Bonan matenon, sinjorino Boll! -- 早晨好,保尔太太! -- Kiel vi fartas? -- 您身体怎样? -- Tre bone. Dankon. Kaj vi? -- 很好,谢谢。您呢? -- Ankau tre bone. Dankon. -- 我也很好,谢谢。 -- Chu tiuj du geknaboj estas viaj gefiloj? -- 这两个孩子是您的儿女吗? -- Jes. Li nomighas Pablo kaj shi, Elena. Ili lernas en elementa lernejo. -- 是的。他叫帕布罗,她叫艾莱娜。他们在读小学。 -- Kiel ili lernas? -- 他们学习怎样? -- Ili lernas diligente. -- 他们学习刻苦。 -- Bonaj geknaboj!. -- 真是好孩子! 9.-- Kiom estas unu kaj du? -- 1+2 等于几? -- Unu kaj du estas tri. -- 1+2 等于3。 -- Kiom estas kvar kaj vin? -- 4+5 等于几? -- Kvar kaj kvin estas nau. -- 4+5 等于9。 -- Kiom estas ses kaj sep? -- 6+7 等于几? -- Ses kaj sep estas dek tri. -- 6+7 等于13。 -- Kiom estas trioble ses? --6×3 等于几? -- Trioble ses estas dek ok. --6×3等于18。 -- Kiom estas duoble kvincent? --500×2等于几? -- Duoble kvincent estas mil. --500×2 等于1000。 10.-- Chu vi havas lecionon hodiau? -- 今天你们有课吗? -- Jes, ni havas du lernohorojn de Esperanto. -- 有,我们有两节世界语课。 -- Kie estas via klaschambro? -- 你们的教室在哪里? -- Ghi estas en tiu lernejo. -- 我们的教室在那所学校里。 -- Kiu instruas vin? -- 谁给你们上课? -- Sinjoro Boll. -- 保尔先生。 -- Kiom da jaroj li havas? -- 他多大年纪了? -- Li havas nur dudek kvin jarojn. -- 他只有25岁。 -- Ho, li estas tre juna! -- 噢,他很年轻! 11.-- Bonan tagon, sinjorino Boll. -- 你好,保尔太太。 -- Bonan tagon, sinjoro Adek. -- 你好,阿戴克先生。 -- Kien vi iras? -- 你去哪儿? -- Mi iras al hospitalo. -- 我去医院。 -- Chu vi estas malsana? -- 你生病了吗? -- Ne. Mi iras viziti mian amikon. Li estas kuracisto. Kaj kien vi iras? -- 没有,我去看望我的朋友。他是医生。你呢,你 去哪儿? -- Mi iras al parko. Miaj familianoj atendas min tie. Ghis revido! -- 我去公园。我的家人在那儿等着我呢。再见! -- Ghis revido! -- 再见! 12. Karlo estas oficisto. Li laboras en kompanio. Li estas esperantisto. Li parolas Esperante tre flue. Li estas prezidanto de Esperanto-Asocio de nia urbo. Kvankam li estas tre okupita, li gvidas Esperanto-kurson vespere. Li instruas nian lingvon al komencantoj. La kursanoj tre shatas lin. 卡罗是职员。他在公司工作。他是世界语者。他世界语讲得很流利。他是我们城市世界语协会的主席。尽管很忙,他还在晚上教授世界语。他的学生都是初学者。学员们很喜欢他。 13.-- Kies plumo tio chi estas? -- 这是谁的钢笔? -- He, ghi estas mia plumo! Mi ghin perdis hierau. Mi serchis chie, sed mi nenie trovis ghin. Kie vi ghin vidis? -- 嘿,是我的钢笔!昨天我把它丢了。我 到处找它,但我没有找到。你在哪儿看 见它的? -- Sub la shranko. -- 在橱柜下面。 -- Mi dankas vin. -- 谢谢。 -- Ne dankinde. -- 不用谢。 -- Mi tre shatas tiun chi plumon, kvankam ghi estas malnova. -- 尽管它是支旧笔,我还是很喜欢它。 -- Kial? -- 为什么? -- Char mia patro donacis ghin al mi antau dek jaroj. -- 因为它是我父亲在10年前送给我的。 -- Antau dek jaroj? -- 10年前? -- Jes. Antau dek jaroj mi komencis lerni en universitato. Mia patro donis al mi la plumon kaj "diris: Nun vi jam farighis studento. Mi gratulas vin." -- 是的。10年前我开始在大学读书。我父 亲把这支笔送给我,并对我说:"现 在,你是大学生了,我祝贺你。" 14. -- Haloo, chi tie parolas Jana. Chu mi parolas kun Aldo? -- 喂,我是雅娜。你是阿尔多吗? -- Jes, mi estas Aldo. -- 是的, 我是阿尔多。 -- Kion vi nun faras? -- 你在做什么? -- Mi legas jhurnalon. Mi legas interesan artikolon. -- 我在看报纸。我在读一篇有趣的文章。 -- Hierau vespere mi telefonis al vi, sed vi ne estis hejme. -- 昨天晚上我给你打电话,可是你不在家。 -- Pardonon. Hierau mi vizitis miajn geonklojn kaj revenis hejmen tre malfrue. -- 对不起。昨天我去看望我的叔叔和婶婶了, 很晚才回家。 -- Morgau antautagmeze mi rigardos novan filmon. Chu vi ne iros kun mi, se vi estos libera? -- 明天上午我去看一部新电影。如果你有时间 的话,能和我一起去吗? -- Jes, mi volonte iros kun vi. -- 能,我很愿意和你一起去。 -- Bone. Mi atendos vin en mia hejmo. Ghis morgau! -- 好。我在家等你。明天见! -- Ghis la revido! -- 再见! 15.Oni frapas je la pordo. Petro malfermas ghin. 有人敲门。彼得打开了门。 -- Chu vi, Aldo! -- 是你,阿尔多! -- Bonan vesperon! -- 晚上好! -- Bonan vesperon! Envenu bonvole! -- 晚上好!请进! -- Chu viaj gepatroj estas hejme? -- 你父母在家吗? -- Jes. Sidighu bonvole! -- 在。请坐! -- Chu vi fartas bone? -- 你身体好吗? -- Jes, tre bone. Dankon. Kaj vi? -- 好,很好。谢谢。你呢? -- Ankau tre bone. Dankon. -- 我也很好。谢谢。 -- Kion vi volas trinki, kafon au teon? -- 你想喝点什么,咖啡还是茶? -- Donu al mi tason da kafo. -- 给我来一杯咖啡吧。 -- Jen kafo por vi. -- 给,你的咖啡。 -- Dankon. Mi volas lerni Esperanton. Chu vi povas helpi min? -- 谢谢。我想学习世界语。你能帮我吗? -- Volonte. Ni lernu kune. -- 非常愿意。我们一起学吧。 -- Chu ni komencu nun? -- 我们现在就开始吗? -- Kompreneble. -- 当然。 16.I . Du amikoj vizitis la bestghardenon. Unu montris leonon kaj demandis: 两个朋友参观动物园。一个指着狮子问道: "Kion dirus chi tiu tigro, se ghi povus paroli?" "如果这只老虎会说话的话, 它能说些什么呢?" Lia amiko respondis: 他的朋友回答说: "Antau chio ghi dirus, ke ghi ne estas tigro, sed leono. "它首先要说的是,它不是老虎,而是狮子。" II . Provinca stacidomo. La trajno malfruas. 乡下火车站。火车晚点了。 "Terure! La trajno malfruas pli ol 20 minutojn. Mi ne komprenas, kial ekzistas la horaro!? "真可怕!火车误点了20多分钟。我不明白这个时刻表有什么用!?" "Sed se ne ekzistus la horaro, kiel vi scius, ke la trajno malfruas?" "如果没有时刻表,你怎么会知道火车误点了呢?" 17.-- Jen fraulino Ma. Jen sinjoro Lin. -- 这是马小姐。这是林先生。 -- Mi tre ghojas konatighi kun vi. -- 非常高兴认识您。 -- Same mi. -- 我也是。 -- Chu mi povus danci kun vi? -- 我能和您跳舞吗? -- Certe. -- 当然。 -- Ho, vi dancas tre bone! -- 噢,您跳得很好! -- Chu vere? -- 真的吗? -- Mi diris la veron. -- 我讲的是事实。 -- Dankon. -- 谢谢。 -- Chu vi ofte dancas? -- 您经常跳舞吗? -- Ne ofte. Mi dancas nur en semajnfino kaj en festo. -- 不经常。我只在周末和节假日才跳舞。 -- Kiam vi komencis lerni Esperanton? -- 您是什么时候学的世界语? -- En 2001, kiam mi estis mezlernejano. Kaj vi? -- 2001年,当我还是中学生的时候。您呢? -- Mi ankorau estas komencanto. -- 我还是个初学者。 -- Nu, vi jam bone parolas. -- 唔,您已经讲得很好了。 -- Dankon pro via laudo. Chu vi volus trinki ion? -- 谢谢您的夸奖。您想不想喝点什么? -- Jes. -- 是的。 -- Do ni iru al la bufedejo. -- 那么我们去酒吧。 18.-- Kioma horo estas lau via horlogho? -- 你的表几点了? -- Estas la dekdua kaj kvarono. -- 12点15分了。 -- Tamen lau la mia estas la dekdua kaj kvin minutoj. -- 可我的表显示是12点5分。 -- Via horlogho malfruas. -- 你的表慢了。 -- Eble. -- 也许。 -- Jam estas tempo tagmanghi. Mi ja estas malsata. -- 是用午餐的时间了。我已经饿了。 -- Ankau mi. Ni iru al la manghejo. -- 我也是。我们去食堂吧。 -- Ne. hodiau mi preferas manghi en restoracio. -- 不。我今天想下馆子。 -- Bona ideo. Mi konsentas. Al kiu restoracio ni iros? -- 好主意。我同意。我们去哪个馆子? -- Al la restoracio "Pekino". Tie la manghajhoj estas bongustaj kaj ne tro multekostaj. -- 去北京餐厅。那里的饭菜味道好还不太贵。 19. La suno levighas. La verkhorlogho eksonoras. Jam estas la sesa kaj duono. Mi ellitighas. Mi surmetas vestojn. Mi lavas al mi la vizaghon kaj brosas la dentojn. Mi matenmanghas je la sepa. Mi manghas panon kaj trinkas lakton. Je la oka mi eliras el mia domo kaj atingas la oficejon antau la naua. Mi laboras de la naua ghis la dekdua. Post tagmangho mi ripozas iomete kaj rekomencas labori ghis la dek-sepa. Mi vespermanghas je la dek-naua. Poste mi rigardas televidon, legas au skribas ion. Mi enlitighas je la dudek-tria. 太阳升起来了。闹钟响了。已经6点半了。我起床。我穿好衣服。我洗脸刷牙。7点钟我用早餐。我吃面包,喝牛奶。8点钟我离开家,9点以前到办公室。我从9点一直工作到12点。午餐后我休息一会儿就又开始工作了,一直干到17点。我19点用晚餐。然后我看电视,读书或写点什么。23点我上床睡觉。 20. Mia filo lernas en mezlernejo. Liaj stud-objektoj estas literaturo, matematiko, fiziko, kemio, historio, geografio, fremda lingvo, sporto kaj muziko. Lunde, marde kaj merkrede li havas ses lernohorojn chiutage; jhaude kaj vendrede, nur kvin. Sabate kaj dimanche li ripozas. Li kaj liaj amikoj iras al kinejo, promenas en parko, ekskursas al pitoreskaj lokoj au vizitas muzeon. Krome, li lernas mem Esperanton kaj korespondas kun alilandaj esperantistoj. Mia filo estas inteligenta kaj diligenta lernanto. 我儿子在中学读书。他所学的课程有文学、数学、物理、化学、历史、地理、外语、体育和音乐。星期一,星期二和星期三他每天有6节课;星期四和星期五,只有5节课。星期六和星期日他休息。他和他的朋友们去看电影,到公园散步,去风景秀丽的地方远足或参观博物馆。另外,他自学世界语,还和外国世界语者通信。我儿子是个聪明刻苦的学生。 21.-- Chu vi konas la junulon, kiu staras apud la fenestro? -- 你认识那位站在窗口的青年吗? -- Jes, li estas fiancho de Susana. -- 是的,我认识他,他是苏莎娜的----未婚夫。 -- Ho, li estas tre dika! -- 噢,他太胖了! -- Jes, ni chiuj nomas lin dikulo. -- 是的,我们都叫他胖子。 -- Kiu estas la fraulino, kiu sidas che la ronda tablo? -- 坐在圆桌旁的那个女孩是谁? -- Shi estas mia kuzino. Shi estas tre bela, chu ne? -- 她是我表妹。她很漂亮,是吗? -- Jes, shi estas belulino. Chu vi povas prezenti min al shi? -- 是的,她是个美人。你能把我介----绍给她认识吗? -- Sendube. Sekvu min. Jen Maria, mia kuzino. Jen Petro, mia kolego. -- 没问题。跟我来。这是玛利亚,----我的表妹。这是彼得,我的同------事。 -- Mi tre ghojas konatighi kun vi. -- 很高兴认识你。 -- Same mi. -- 我也是。 -- Chu mi povus scii, kie vi laboras? -- 我能知道你在哪里工作吗? -- En hospitalo. -- 在医院。 -- En kiu hopitalo? -- 在哪家医院? -- En la hospitalo, kiu trovighas che la maro. -- 在位于海滨的那家医院。 -- Chu vi estas kuracistino? -- 你是医生吗? -- Ne. Mi estas flegistino. Mia kuzo laboras kun vi en la sama oficejo, chu ne? -- 不,我是护士。我的表哥和你在----同一单位工作,是吗? -- Jes, ni jam kune laboris ses jarojn. Ni estas bonaj amikoj. Ni ne nur laboras kune, sed ankau amuzas nin kune. Ni ofte vojaghas kune. -- 是的,我们已经一起工作了6年。 ---我们是好朋友。我们不仅一起工 -- 作,而且还一起娱乐。我们经常 -- 一起外出旅游。 -- Ho, ankau mi tre shatas vojaghi. Chu mi povus vojaghi kun vi? -- 噢,我也很喜欢旅游。我能和你----一起去旅游吗? -- Kompreneble jes. Vi chiam estos bonvena. -- 当然可以。你永远是受欢迎的。 22.-- En kiu jaro vi naskighis? -- 你是哪年出生的? -- en 1971. -- 1971年。 -- Ha, ankau mi! Ni ambau naskighis en la sama jaro. Ni estas samaghuloj. -- 啊,我也是!我们两个出生在同一年。我们是同龄人。 -- En kiu monato vi naskighis? -- 你是几月份出生的? -- En januaro. Kaj vi? -- 1月份。 你呢? -- En februaro. -- 2月份。 -- Do mi estas pli agha ol vi je unu monato. -- 那么我比你年长1个月。 -- Jes, lau la jaro mi estas tiel agha kiel vi. Tamen lau la monato mi estas malpli agha ol vi. -- 是的,按年算我和你同龄。但是按月算我比你年轻。 -- Kiu el ni estas la plej agha? -- 我们之中谁最年长? -- Aldo. Li naskighis en decembro de 1970. -- 阿尔多。他是1970年12月出生的。 -- Kaj kiu estas la malplej agha? -- 那么谁最年幼呢? -- Karlo. Li naskighis en novembro de 1971. -- 卡尔。他出生在1971年11月。 23.Post laboro tri amikoj, Petro, Aldo kaj Karlo, decidis iri al la sportejo por fari fizikan ekzercon. La sportejo estis homplena. Gemaljunuloj kaj geknaboj, viroj, kaj virinoj, chiuj viglas en la sportejo. Iuj kuris, iuj saltis, iuj jhetis diskon, iuj ludis pilkojn. Unue la tri amikoj kuris. Petro kuris plej rapide, char li estas la plej forta el ili. Karlo kuris malplej rapide, char li estas tre dika. Aldo kuris pli rapide ol Karlo kaj malpli rapide ol Petro. Poste ili altosaltis. Aldo saltis plej alte, char li estas la plej alta el ili. Karlo saltis malplej alte pro la dika kaj peza korpo. Petro saltis pli alte ol Karlo kaj malpli alte ol Aldo. Fine ili ludis tenison. Kiam du personoj ludis, la tria jughis. Petro ludis plej bone kaj Karlo, malplej bone. Aldo diris al Karlo: "Kia malfelichulo vi estas!" Tamen Karlo diris: "Ne estas grave gajni au perdi. Plej grave estas praktiki sportojn por havi bonan sanon." Aldo kaj Petro diris: "Vi pravas." 下班后,彼得、阿尔多和卡尔三个朋友一起去运动场做体育锻炼。运动场上人山人海。老人、孩子、男人、女人都活跃在运动场上。有的跑步,有的跳跃,有的抛掷飞盘,有的打球。 首先,三个朋友跑步。彼得跑得最快,因为他是他们当中最强壮的。卡尔跑得最慢,因为他太胖了。阿尔多比卡尔跑得快,却比彼得跑得慢。 然后,他们跳高。阿尔多跳得最高,因为他是他们当中最高的。由于身体肥胖和沉重,卡尔跳得最低。彼得比卡尔跳得高,却比阿尔多跳得低。 最后,他们打网球。当两个人打球时,第三个人做裁判。彼得打得最好,卡尔打得最差。阿尔多对卡尔说:"你多不幸啊!" 但卡尔却说:"输赢并不重要。最重要的是运动和有个好身体。"阿尔多和彼得说:"你说得对。" 24.La printempo venas. Arboj kaj herboj verdighas. Floroj burghonas. Birdoj kantas. Pechjo kuras kaj sin amuzas en ghardeno plena de verdajhoj. Li diras al siaj gepatroj: "Pachjo, panjo, kiel bela estas la printempo! Mi amas ghin. Mi esperas, ke ni chiam vivos en la printempo." Pasas la printempo kaj komencighas la somero. La suno brilas. La vetero varmighas. Pechjo iras al plagho kun la gepatroj. Li naghas en maro kaj ludas pilkon sur plagho. Li ridas kaj krias: "Kiel mi ghojas en la somero! Mi esperas, ke la somero dauros ghis la fino de la jaro." Post la somero venas la autuno. La vetero estas tre bona. Nek varmas, nek malvarmas. La folioj flavighas. Ofte pluvas. Maturighas diversaj fruktoj: pomoj, piroj, vinberoj, akvomelonoj ktp. Pechjo tre shatas fruktojn kaj diras: "Kiel bongustas fruktoj! Mi preferas autunon. Mi esperas, ke la autuno neniam pasos." Vintro estas la lasta sezono de la jaro. En la vintro ofte ventas kaj neghas, kaj estas tre malvarme. Pechjo sketas kaj skias kun granda ghojo. Li diras al la gepatroj kun emocio: "Vintro estas la plej bona sezono! Mi plej amas vintron!" 春季到了。树木和草儿绿了。花儿含苞欲放。鸟儿在歌唱。彼得在充满绿色的花园里跑呀玩呀。他对爸爸妈妈说: "爸爸、妈妈,春天多美呀!我爱春天。我希望,我们永远生活在春天里。" 春去夏来。太阳照耀。天气热了。彼得和父母一起去海滨。他在海水里游泳,在海滩上玩球。他笑呀叫呀: "夏日里,我真高兴!我希望,夏天一直延续到年底。" 夏季之后,秋季到来。天气很好。不热也不冷。树叶开始发黄。常常下雨。各种水果熟了:苹果、梨、葡萄、西瓜等等。彼得很喜欢水果,他说: "水果真好吃!我喜欢秋天。我希望,秋天永远不要过去。" 冬天是一年中的最后一个季节。冬季经常刮风、下雪,而且很冷。彼得兴致勃勃地去滑冰、滑雪。他激动地对父母说: "冬天是最好的季节!我最爱冬天!" 25.-- Atentu! Ne faligu la florvazon de mia tablo. -- 我们的办公室有点脏。我们打 扫一下,好吗? -- Nia oficejo estas iom malpura. Ni purigu ghin, chu bone? -- 好的。我们马上开始吧! -- Bone. Ni tuj komencu! -- 你打扫地板。我擦桌椅。 -- Vi balau la plankon. Mi purigu la tablojn kaj seghojn. -- 扫把在哪里? -- Kie estas la balailo? -- 在门后面。 -- Malantau la pordo. -- 是的,我找到它了。你要一点 水吗? -- Jes, mi trovis ghin. Chu vi bezonas iom da akvo? -- 当然要,我马上去打水。 -- Kompreneble jes. Mi tuj iras alporti ghin. -- 当心!别把花瓶从我的桌子上 碰掉。 -- Estu trankvila. -- 放心吧! -- Chu ni vishu la vitrojn de la fenestro? -- 你擦窗子的玻璃吗? -- Jes, sed ni devas esti atentaj, char la fenestro estas alta. -- 是的,我们得当心点,因为窗 子很高。 -- Se ni havus shtupareton! -- 我们要有梯子就好了! -- Ni povas meti seghon sur tablon kaj stari sur la segho. -- 我们可以把椅子放在桌子上, 再站在椅子上。 -- Chu ne estas danghere tion fari? -- 这样做不会有危险吗? -- Mi pensas, ke ne. -- 我想,不会。 -- Nu, nun nia oficejo jam purighis. Chu vi estas laca? -- 好了,现在我们的办公室已经 打扫干净了。你累了吗? -- Tute ne. -- 一点也不累。 26. La sekretario de la kompanio haste venis al la hejmo de sinjoro Adek. Sinjorino Adek malfermis la pordon. 公司的秘书匆匆来到阿戴克先生的家。阿戴克太太为客人开门。 -- Bonan vesperon, sinjorino Adek! -- 晚上好,阿戴克太太! -- Bonan vesperon! -- 晚上好! -- Chu sinjoro Adek estas en sia chambro? -- 阿戴克先生在他的房间吗? -- Ne. Li banas sin en la banchambro. Por kio vi serchas lin? -- 不在。他在浴室洗澡。您找他 有什么事吗? -- Mi devas sciigi lin, ke morgau antautagmeze li havos kunvenon. La kunveno okazos en la oficejo de la direktoro. Mi havas alian urghan aferon. Mi ne povas plu atendi sinjoron Adek. Mi devas tuj foriri. Bonvolu transdiri tion al li, dankon. -- 我得通知他,明天上午他要参 加一个会。会议在经理办公室 召开。我还有别的急事,等不 了阿戴克先生了。我得马上 走。 请您转告他此事,谢谢。 -- Bone. Mi transdiros al li viajn vortojn. -- 好。我把您的话转告他。 -- Dankon. Ne forgesu diri al li, ke en la kunveno ni diskutos pri la plano de komerco en marto, aprilo kaj majo. Krome, bonvolu atentigi lin porti chiujn necesajn dokumentojn kaj materialojn. -- 谢谢。请别忘记告诉他,会上 将讨论3月份、4月份和5月份的 贸易计划。另外,请提醒他带 上所有的文件和材料。 -- Ne estas problemo. -- 没有问题。 27. Beijing, la 5-an de augusto, 2003 Kara amiko, Mi trovis vian adreson en la julia numero de la revuo "Esperanto" kaj mi volas korespondi kun vi. Mi deziras intershanghi poshtmarkojn kaj bildkartojn. Mi estas dudek-jara studento. Mi eklernis Esperanton antau nelonge. Mi ankorau estas komencanto. En nia universitato estas E-grupo. Ghi havas kvindek membrojn. Ni kunvenas chiuvendrede vespere por ekzerci nin en E-konversacio kaj diskuti pri diversaj problemoj. Kelkfoje ni cheestas la kunvenon de la urba E-Asocio. Ni ofte renkontighas kun fremdlandaj esperantistoj. En la pasinta monato ni akceptis amikojn el Japanio, Francio kaj Usono. Ni akompanis ilin al la Granda Muro, la Somera Palaco, la Imperiestra Palaco kaj aliaj lokoj. Mi chiam sentas min felicha inter esperantistoj. Kun koraj salutoj Via Li Nan 北京,2003年8月5日 亲爱的朋友, 我在"世界语"杂志第7月期上见到了您的地址,我愿意和您通信。我想交换邮票和明信片。 我20岁,正在大学读书。不久前,我开始学习世界语。我还是个初学者。在我就读的大学有世界语小组,小组由50个成员组成。每个周五晚上我们聚会,练习世界语会话,讨论各类问题。有时我们参加市世界语协会召开的会议。我们经常与外国世界语者相聚。上个月,我们接待了来自日本、法国和美国的朋友。我们陪同他们游览了长城、颐和园、故宫和其他地方。我和世界语者在一起总感到很幸福。 敬礼 您的 李楠 28. Shanhajo, la 7-an de oktobro, 2003 Ma Lan, Ricevinte vian leteron en la pasinta septembro, mi komencis la E-lernadon. Ghis nun mi jam lernis dudek sep lecionojn. Dank' al helpo de instruisto mi progresis evidente. En la pasinta dimancho mi vizitis la E-ekspozicion, okazintan en la urba muzeo. Enironte la muzeon, mi renkontis vian fianchon interparolantan kun sia amiko. Vizitinte la ekspozicion, mi faris achetadon en magazeno. Mi pasigis agrablan dimanchon. Lastatempe mi tradukis chinan rakonton en Esperanton. Tio estas la unua provo por mi. En la venonta semajno mi havos ekzamenon de la angla lingvo. Mi devas relerni la lecionojn. Atendante vian respondon, mi salutas vin elkore. Via Li Hua 上海,2003年10月7日 马兰: 收到你9月份的来信后,我已开始学习世界语。迄今,我已经学习了27课。多蒙老师的帮助,我有了显著的进步。 上个周日,我参观了在市博物馆举办的世界语展览。在进入博物馆之前,我遇到了你的未婚夫,当时他正在和朋友说话。参观完毕,我去商店购物。我过了一个愉快的周日。 近日,我将一部中国故事译成了世界语。这是我的首次尝试。 下周,我有英语考试。我得复习功课。 等待你的回信, 敬礼 您的 李华 29. Invitite de mia amiko, kiu loghas en la centro de la urbo, mi vizitis lin hierau. Post iometa sercho mi trovis lian domon che strato proksime de la centra placo. La domo rigardas al la sudo. Tra la malfermita pordego vidighas ghardeneto, en kiu mia amiko kulturas florojn kaj fruktarbojn. Kvankam ne tre granda, la domo evidente estas bone konstruita. En ghi estas kvin chambroj: sidochambro, du dormochambroj, banchambro kaj kuirejo. Akompanate de mia amiko, mi chirkaurigardis chiujn chambrojn. Ili estas bone meblitaj. Antautagmeze ni sidis en la ghardeneto, sunumante nin kaj babilante. Post tagmangho ni televidis kaj ludis shakon. Mi venkis mian amikon. Mi multe ghuis la viziton kaj revenis hejmen tre malfrue. 我的一位朋友住在市中心,应他的邀请,我昨天拜访了他。 我找了一会儿就在中心广场附近的一条街上找到了他的家。房子向阳。从敞开的大门望去是个小花园,我的朋友在那里种了一些花和果树。 房子虽然不太大,但显然盖得很好。它一共有五个房间:客厅,两间卧室,洗澡间和厨房。在我的朋友的陪同下,我把所有的房间都看了一遍,房间的家具都很好。 上午我们坐在小花园里晒太阳和聊天。午饭后我们看电视和下国际象棋,我赢了我的朋友。 我玩得很高兴,回到家里已经很晚了。 30. Instruisto: Chu iu forestas hodiau? 老师:今天有人缺席吗? Dejhoranto: Ne, neniu. 值日生:没有人缺席。 Instruisto: Mi tre ghojas, ke chiuj cheestas. Kiu el vi cheestas chiam? 老师:我很高兴,大家都出席了。你们中谁一直出席的? Lernanto 1: Mi ghis nun neniam forestis. 学生甲:我至今从未缺席过。 Instruisto: Ho, vi estas lernema knabo. Mi gratulas vin. Vi chiuj devas lerni de li. Hodiau ni lernos tekston pri Rusio. Chu vi scias, kie estas Rusio? 老师:啊,你是好学的孩子,我祝贺你。你们大家应该向他学习。今天我们学习关于俄国的课文,你们知道俄国在哪里吗? Lernanto 2: Jes, ghi estas norde de nia lando. 学生乙:知道,它在我国的北边。 Instruisto: Ghuste! Kiel nomighas ghia chefurbo? 老师:对了,它的首都叫什么? Lernantoj: Moskvo. 同学们:莫斯科。 Instruisto: Chu iu el vi povas montri al mi sur la mapo? 老师:你们当中谁能在地图上指给我们看? Lernanto 3: Jes, ghi estas chi tie. 学生丙:我来,它在这里。 Instruisto: Chu vi iam estis en Rusio? 老师:你们曾经到过俄国吗? Lernantoj: Ne, neniam. 同学们:从来没有。 Instruisto: Chu vi scias iom pri tiu lando? 老师:你们知道一些有关这个国家的情况吗? Lernanto 4: Jes. Rusio estas granda kaj bela lando. La rusa popolo estas laborema kaj kuragha. Rusio kaj Chinio estas amikaj najbaraj landoj. La amikeco inter la popoloj de la du landoj estas eterna. 学生丁:是的。俄国是一个又大又美丽的国家。俄国人民是勤劳勇敢的,俄国和中国是友好的邻邦,两国人民的友谊是永恒的。 Instruisto: Jes, vi pravas. 老师:是的,你说得对。 31.-- Chu vi vidas, ke tie promenas maljunulo kun sia nepo? -- 你看见那里有个老人带着自己的孙子在散步么? -- Jes. Kiuj ili estas? -- 是的。他们是谁? -- La maljunulo estas mia patro kaj la knabo, mia filo. -- 老人是我父亲,男孩是我的儿子。 -- Chu via patro ankorau laboras? -- 你父亲还工作么? -- Ne. Li estas pensiulo. Li jam emeritighis antau dek jaroj. -- 不,他是退休者,他10年前就已退休了。 -- Chu vere? Shajnas al mi, ke li havas apenau sesdek jarojn. Li aspektas tre sana. Chu via filo ne vizitas infanghardenon? -- 真的么? 我觉得他还不到60岁。他显得很健康。你儿子不上幼儿园么? -- Jes. Sed de la lastaj tagoj li estas malsana. Li tusas. Tial li restas hejme kun siaj geavoj. -- 上,不过他最近几天有病,咳嗽,所以和爷爷奶奶呆在家里。 -- Via filo estas tre charma. -- 你儿子很可爱。 -- Kaj petolema. -- 也很淘气。 -- La petolemaj infanoj estas saghaj. Chu vi ne kredas tion? -- 淘气的孩子聪明,你不这样认为么? -- Eble jes, eble ne. Ankau kvieta infano povas esti sagha. -- 也许是,也许不是。文静的孩子也可能是聪明的。 -- Se memoro min ne trompas, via frato militservas en alia urbo, chu ne? -- 要是我没记错的话,你弟弟在别的城市服兵役,对么? -- Jes, li laboras kiel shoforo. Nu, mi montru al vi foton de nia familio. Tiu, kiu staras dekstre de mi, estas mia frato. -- 是的,他当司机。唔,我给你看看我们家的照片。站在我右边的就是我弟弟。 -- Ho, vi ambau similas unu al la alia, kiel ghemeloj. -- 啊,你们两人长得真像,跟双胞胎一样。 -- Tiu, kies okuloj brilas, estas mia edzino. -- 这个眼睛炯炯有神的是我妻子。 -- Kaj tiu, kiun brakumas via edzino, estas via filo, chu ne? -- 你妻子抱着的就是你儿子,对吗? -- Jes, miaj gepatroj tre amas lin. -- 没错,我父母非常爱他。 -- Estas vere, ke li estas bela kaj charma. Kiuj estas tiu chi junulo kaj tiu chi knabo? -- 他真的非常漂亮,非常可爱。这个年轻人和这个男孩是谁? -- Ili estas mia kuzo kaj nevo. -- 他们是我的堂兄和侄子。 32.Inter bopatroj 亲家之间的谈话 -- Chu vi estas kontenta pri via nova bofilo? -- 你对你的新女婿满意吗? -- Ho, ne. Mi faris tre malbonan elekton. -- 呵,不怎么样,我做了一个极坏的选择。 -- Kial? -- 为什么呢? -- Vidu, mia kara, li ne povas drinki, li ne scias ludi kartojn, kaj krome li havas ankau mirindan talenton de parolado. -- 你瞧,亲爱的,他不会喝酒,他不会打牌,此外,他还有惊人的口才。 -- Kion do vi volas? Mi vin ne komprenas! Tio chi estas ja chiuj nur tre bonaj ecoj! -- 那你还想怎么样?我真不明白!这些品德都是再好不过的了! -- Sed vidu: li ne povas drinki, kaj drinkas; li ne scias ludi kartojn, kaj ludas; se li ne estus granda parolanto, tiam mi sola scius, ke li estas malsagha, nun la tuta mondo tion scias. -- 可是你瞧:他不会喝酒偏要喝,他不会打牌偏要打,如果他不夸夸其谈的话,那就只有我一个人知道他是傻瓜,而现在大家都知道了。 33.Diskuto 讨论 Prezidanto: Sidighu, samideanoj! Nun jam estas tempo. Ni komencu kunvenon. Hodiau ni diskutos pri nia lernado de Esperanto. Kiu deziras paroli? 主席:同志们请坐!现在到点了,咱们开会。今天咱们讨论有关学习世界语的问题。谁想发言? B: Mi opinias, ke ni devas lerni diligente. Estas vere, ke Esperanto estas la plej facila el chiuj lingvoj. Sed ne ekzistas lingvo, kiu povas esti lernata sen granda laboro. Por ellerni Esperanton, oni ankau devas labori multe. B:我认为,我们应该努力学习。诚然,世界语是所有语言中最容易的,但是,没有一种语言是不花费巨大劳动就能学会的。为了学好世界语,同样必须付出许多精力。 P: Vi pravas. Inteligenteco plus diligenteco estas sukceso. Ni devas akurate cheesti la lecionojn. En la lecionoj ni devas esti atentemaj kaj aktivaj, kaj post la lecionoj ni devas serioze fari la hejmtaskojn. 主席: 你说得对。聪明加勤奋等于成功。我们应该准时上课,课上注意听讲,积极活动,课后认真做家庭作业。 C: Viaj opinioj estas tre pravaj. Mi pensas, ke ni devas paroli Esperante pli multe kaj pli ofte, char praktikado estas tre grava por lernado de la lingvoj. C:你们的意见都很对。我想,我们应该更多地、更经常地讲世界语,因为学习语言,实践是非常重要的。 P: Jes. Por altigi nian parolan kapablon ni devas paroli Esperante ne nur en la klaschambro, sed ankau en aliaj lokoj. 主席:是的,为了提高我们的说话能力,我们不仅在教室里,而且在其它地方都必须讲世界语。 D: Ankau mi tiel opinias. Ni devas ankau korespondi kun fremdlandaj amikoj en Esperanto. Ni povas trovi adresojn de iuj esperantistoj en gazetoj au sur reto. Per korespondado ni povas altigi nian skriban kapablon, koni la kulturojn de aliaj landoj kaj profundigi la amikecon inter chinaj kaj alilandaj esperantistoj. D:我也这样认为。我们还应该和外国朋友用世界语通信。我们可以在刊物上或网上找到世界语者的地址。通过通信,我们可以提高我们的写作能力,了解其他国家的文化并加深中外世界语者之间的友谊。 F: Bona ideo. Por altigi nian audan kapablon ni devas ofte auskulti sonbendojn. En la venonta jaro ni povos komenci auskulti la disaudigon de la China Radio Internacia. Eble ni ne tute komprenos. Tio ne gravas. Mi kredas, ke se ni persiste auskultos, ni progresos iom post iom. F:好主意。为了提高我们的听力,我们应该经常听录音带。明年我们可以开始听中国国际广播电台的广播。也许我们不能全听懂,这没关系。我相信,只要我们坚持听,我们会逐渐进步的。 G: Mi plene konsentas kun chiuj parolintoj. Mi opinias, ke ankau legado estas grava. Mi proponas, ke ni achetu Esperantajn librojn kaj intershanghu ilin, por ke chiuj povu legi pli multajn legajhojn. G:我完全同意所有发言者的意见。我认为,阅读也很重要。我建议我们买一些世界语书并进行交换,好让大家都能读到更多的读物。 H: Mi subtenas vian proponon. Mi havas alian proponon. H:我支持你的建议。我还有个建议。 P: Parolu pli laute, por ke chiuj bone audu vin. 主席:你说大声点,好让大家都听见。 H: Bone. Mi proponas, ke ni laueble partoprenu en la aktivadoj de la China Esperanto-Ligo kaj de la Pekina Esperanto-Asocio, precipe en la kunsidoj por bonvenigi fremdlandajn esperantistojn. Tio ne nur altigos nian lingvan nivelon, sed ankau helpos nin kompreni la utilecon de Esperanto kaj la frateco inter esperantistoj. H:好的。我建议我们尽可能参加中华全国世界语协会和北京世界语协会的活动,尤其是欢迎外国世界语者的座谈会,这不仅会提高我们的语言水平,而且还有助于我们了解世界语的益处和体会世界语者之间的情谊。 P: Ni jam multe parolis. Chiuj opinioj estas bonaj kaj utilaj. Ni devas efektivigi ilin. Mi kredas, ke se ni lernos pli diligente kaj praktikos pli multe, ni akiros pli grandajn sukcesojn. Nu, ni finu nian kunvenon. 主席:我们已经谈了很多了。所有意见都是好的和有益的。我们应该将它们付诸实践。我相信,只要我们更努力地学习,更多地实践,我们就会取得更大的成绩。好,会议就此结束。 34.Festoj 节日 Festo estas gaja por ni. Infanoj shatas ghin, char en ghi ili povas porti novan veston, ricevi donacojn kaj sin amuzi. Plenaghuloj shatas ghin, char ili povas ripozi, vojaghi au kunveni kun siaj amikoj por manghi kaj drinki. Komercistoj shatas ghin, char ili povas vendi pli multajn varojn. Por malrichuloj festo estas trista, char ili povas nur rigardi, kiel festas aliaj. 节日对我们来说是高兴的。孩子们喜欢节日,因为在节日里他们可以穿新衣服、收到礼物和尽情娱乐。成年人喜欢节日,因为他们可以休息、旅行或者与朋友们聚会吃喝。商人喜欢节日,因为他们可以卖更多的商品。对穷人来说,节日是悲伤的,因为他们只能看着别人过节。 En la mondo ekzistas multaj festoj, intenaciaj kaj naciaj. La Novjara Tago estas la plej grava internacia festo. Por la okcidentanoj la plej grava festo estas la Kristnasko. Krome, ili festas ankau la Paskon, la Dankadan Tagon... La Printempa Festo estas tradicia festo de la china popolo. La chinoj havas tri feriojn dum la festo. Krome, ili festas ankau la Autunmezan Feston, la Drakoboatan Feston, la Feston de Duobla Nauo... 世界上有许多节日,国际的和民族的。新年是最重要的国际性节日。对西方人来说,最重要的节日是圣诞节。此外,他们还庆祝复活节、感恩节...... 春节是中国人民的传统节日,节日期间中国人有三天的假。此外,他们还过中秋节、端午节、重阳节...... Diversaj homoj havas sian propran feston. Ekzemple, por infanoj estas la Infana Tago; por virinoj, la Virina Tago; por la patroj, la Patra Tago; por la patrinoj, la Patrina Tago; por la instruistoj, la Instruista Tago; por la flegistinoj, la Flegistina Tago... La esperantistoj havas Zamenhofan Feston. Chiujare la 15-an de decembro ili festas la datrevenon de la naskigho de la kreinto de Esperanto. 不同的人有他们自己的节日。比如,对孩子们来说有儿童节;对妇女来说有妇女节,对父亲来说有父亲节,对母亲来说有母亲节,对教师来说有教师节,对护士来说有护士节...... 世界语者有柴诞节,每年12月15日,他们庆祝世界语的创始人的生日。 35.La Unua de Majo 五一节 Unu el la plej grandaj internaciaj festoj estas la tago de internacia solidareco laborista, la Unua de Majo. 国际工人团结的日子 -- 五一节是最重要的国际节日之一。 En 1886 la laboristoj de usona urbo Chikago strikis postulante okhoran labortagon. La striko finighis per sanga konflikto inter la policistoj kaj strikantoj. 1886年,美国城市芝加哥的工人举行罢工,要求实行八小时工作制。罢工以警察和罢工者之间的流血冲突而告终。 Por rememori tiun tagon, la Unua Kongreso de la Dua Internacio en julio 1889 decidis organizi manifestacion de la laboristoj chiujare la unuan de majo. 为了纪念这个日子,第二国际第一次代表大会于1889年7月决定每年5月1日组织工人示威游行。 Unuafoje la Unua de Majo estis solene festita en 1890 en Britio, Francio, Germanio ktp. 1890年,在英国、法国、德国等国家第一次隆重庆祝五一节。 En 1888 la proletaro de la mondo ricevis himnon: La Internacio. La teksto kaj melodio estas plenplenaj de revolucia spirito. 1888年,国际无产阶级得到了一首战歌--国际歌,歌词和曲调都充满了革命精神。 Chiujare la internacia laboristaro en chiuj partoj de la mondo festas la Unuan de Majo kaj kantas sian revolucian himnon, libere au kashe, en eksterlando au en patrolando, en malliberejoj au sur stratoj, sekvante sian devizon: "Proletoj de la mondo, unuighu!" 每年国际工人阶级在世界各地庆祝五一节,并高唱自己的革命歌曲,公开地或者秘密地,在国外或国内,在监狱里或者在大街上,他们的口号是:"全世界无产者,联合起来!" 36.Vetero 天气 -- Mi jam estas preta. Kaj vi? -- 我已经准备好了,你呢? -- Ankau. Ni iru! -- 我也准备好了,咱们走吧! -- Ne forgesu kunporti ombrelon. -- 别忘了带伞。 -- Kial? -- 为什么? -- Char la radiostacio raportis, ke posttagmeze pluvos. -- 因为电台预报下午有雨。 -- Rigardu, kiel klara estas la chielo, ech nubeto ne trovighas. Mi ne kredas, ke hodiau pluvos. -- 你看,万里晴空,连一丝云彩都没有,我不相信今天会下雨。 -- Sed chi tie la autuna vetero estas kaprica. Pli bone ni kunportu ombrelojn. -- 可是这里秋天的天气是反复无常的。咱们最好带上伞。 -- Eble vi pravas. -- 也许你是对的。 -- Jen la suno levighas. -- 看,太阳升起来了。 -- Estas tiel varme, ke mi jam shvitegas. -- 热得我都出大汗了。 -- La varmego estas tiel sufoka, ke mi ne povas elteni. -- 又闷又热,我受不了。 -- Estas sufoka varmego antau pluvo. -- 这是雨前的闷热。 -- Chu vi kunportas ventumilon? -- 你带扇子了吗? -- Ne. Kontrau tia varmego ech elektra ventumilo povas fari nenion. -- 没带,对这样的酷热连电扇也无济于事。 -- Kiel mi deziras pluvon! -- 我多么希望下场雨啊! -- Jen la chielo nubighas. -- 瞧,天空出现了阴云! -- Kaj ekventas! -- 起风了! -- Jen fulmas kaj tondras! -- 打闪打雷了! -- Falas pluveroj! -- 掉雨点了! -- Kaj hajleroj! Ni kuru rapide! -- 还有冰雹,咱们快跑。 -- Terure! Niaj grenplantoj kaj legomoj estas damaghitaj! -- 真糟糕!我们的庄稼和蔬菜遭殃了! -- Jam chesis la hajlado kaj pli kaj pli malgrandighas la pluvo. -- 冰雹不下了,雨越来越小了。 -- Jes. Denove serenighas la chielo. -- 是的,天空又变晴朗了。 37.Li ne povis manghi la supon 他没法喝汤 Iu sinjoro eniris restoracion kaj mendis supon. La kelnero baldau alportis ghin. Kiam li volis reiri, la sinjoro diris: "La supon mi ne povas manghi." 有位先生走进餐厅要了一个汤,服务员很快就把汤端上来了。但当他正要走开的时候,那位先生说:"这个汤我没法喝。" "Mi tuj alportos alian supon," respondis la kelnero. Reveninte li diris al la sinjoro: "Mi esperas, ke chi tiu supo estos bona." Sed tuj respondis la sinjoro: "Tamen mi ne povas ghin manghi." "我马上给您换一个,"服务员回答。他端着汤回来对那位先生说:"但愿这个汤美味可口。" 但那位先生当即回答:"可是我没法喝。" Malespera, la kelnero iris al la chefkelnero kaj diris: "La maljuna sinjoro che la tablo apud la fenestro plendis pro la supo. Li diris, ke li ghin ne povas manghi." 服务员灰心丧气,只好去找领班并对他说:"坐在靠窗桌子边的那位老先生老是抱怨汤不好,他说没法喝。" "Ho, vi ne scias kiel kontentigi la gastojn. Mi iros al li por ordigi la aferon!" "啊,你不懂得如何使顾客满意,这件事我去处理一下!" La chefkelnero do iris al la malkontenta gasto:"Mi audis, ke al vi ne plachas la supo, sinjoro." 领班走到那位满脸不高兴的顾客面前: "先生,听说您不喜欢这个汤。" "Tion mi ne diris," respondis la gasto. "这我可没说过," 顾客回答。 "Sed vi diris, ke vi ne povas ghin manghi." "可您说了,您没法喝。" "Jes, tion mi diris." "是的。" "Mi do petas vin diri, kial vi ne povas ghin manghi." "请您说一说,您为什么没法喝。" "Volonte. -- La kelnero ne donis al mi kuleron!" "好的。-- 那位服务员没给我汤匙!" 38."Vi, mi, shi" "你,我,她" Estis infano, kiu vizitis lernejon. Je la unua tago, la instruisto lernigis al li tri vortojn: vi, mi, shi. Por komprenigi la sencojn, la instruisto donis ekzemplon: "Vi estas lernanto, mi estas instruisto, kaj shi estas la virino apude sidanta." Reveninte hejmen, la infano ghoje diris al la pachjo, ke li lernis la tri vortojn. La pachjo demandis: "Kion signifas vi, mi , shi?" La infano tuj ripetis la vortojn de la instruisto: "Vi estas lernanto, mi estas instruisto, kaj shi estas la virino apude sidanta." La pachjo kolere diris: "Vi eraris! Vi devas tiel diri: Vi estas mia filo, mi estas via pachjo kaj la virino apude sidanta estas via panjo." La infano indigne iris demandi sian instruiston: "Sinjoro instruisto, vi eraris. "Kial?" La instruisto nekomprene demandis. La infano parkere diris la vortojn de sia pachjo: "Vi, mi, shi signifas jene: vi estas mia filo, mi estas via pachjo, la virino apude sidanta estas via panjo." 有个小孩在上学,第一天老师教给他三个单词:你,我,她。为了让他理解词义,老师举了个例子: "你是学生,我是老师,她是坐在一旁的女人。" 回到家里,小孩高兴地告诉爸爸,说他学了三个单词,爸爸问: "你,我,她是什么意思?" 小孩马上重复老师的话: "你是学生,我是老师,她是坐在一旁的女人。" 爸爸生气地说: "你错了!你应该这样说:你是我儿子,我是你爸爸,而坐在一旁的女人是你妈。" 小孩气愤地去问他的老师: "老师,您错了。" "为什么?"老师不解地问。 小孩把父亲的话背出来: "你,我,她的意思是这样的:你是我儿子,我是你爸爸,而坐在一旁的女人是你妈。" 39. Mi havis palan, sed sanan pacienton, tiu tamen legis multajn librojn pri medicino, char li kredis, ke li havas en chiu tago alian malsanon. Fine li demandis min: "Kara sinjoro doktoro, kiel vi pensas pri mia sufero?" Mi esploris lin longe kaj zorge, poste mi skribis al li la recepton. Li ne rigardis la papereton, sed kuris rapide al la plej proksima apoteko. "Mi ne scias, kion vi volas tie chi, vi eniris erare," diris al li la apotekisto, kiam li tralegis la recepton. "Mia Dio, chu vi ne estas en apoteko?" "Jes, mia kara, en apoteko, sed ne en hotelo au restoracio." Nun la paciento rigardis mian recepton kaj legis: 1 funton da shinko 1 kruchon da biero 3 horojn da promeno 1 malmolan liton 我有过一个脸色苍白但健康的病人,他读过许多关于医学的书,因为他相信他每天都会得一种病,最后他问我:"你对我的痛苦有什么想法?"我仔细检查了他半天,然后给他开了个药方。他没看就迅速跑到最近的一家药店。 "我不知道你要在这里买什么,你进错店了,"药店售货员看了药方后对他说。 "我的天啊!难道不是在药店里了吗?" "是在药店里,亲爱的,而不是在饭馆或餐厅里。" 这时,病人才看了看药方,上面写着: 1磅火腿 1壶啤酒 3小时散步 1张硬床 40.Forta miskompreno Johano, vilaghano, vizitis sian kuzon loghantan en la chefurbo. La kuzo kaj lia edzino kun granda ghojo akceptis lin, kaj ili faris chion eblan, por ke lia restado che ili estu kiel eble plej agrabla. Johano, spertinte la grandan gastamon, sentis sin tre bone che ili, kaj ne pensis pri reiro en sian hejman vilaghon. Tion la kuzaj geedzoj baldau rimarkis, sed ili nenion diris al Johano, kies longa restado komencis esti iom malagrabla al ili. Kiam la restado de Johano jam farighis tiel longa, ke ghi tedis ilin, la bokuzino ghentile aludis al li pri foriro, dirante: "Chu vi ne pensis, kara bokuzo, ke via edzino kaj viaj infanoj jam enuas pro tio, ke vi ne estas inter ili?" "Jes, vere," respondis Johano, "vi estas prava. Donu al mi skribilaron, kaj mi tuj skribos al ili, ke ankau ili venu al vi." 天大的误会 乡下人约翰看望他那住在首都的表兄,表兄及其妻子非常高兴地接待了他,他们竭尽全力让客人在家里尽可能感到愉快。 约翰感受到他们的好客之情,觉得在他们家很自在,不想再回到自己住的村子里了。表兄和表嫂不久就看出来了,但他们对约翰什么也没有说,他的长久逗留开始让主人感到不快。 当约翰的逗留时间变得如此之长,以致于使他们感到讨厌时,表嫂很有礼貌地暗示他离开,她说: "亲爱的表弟,难道你没有想过,你妻子和孩子们已经因为你没有和他们在一起而感到无聊吗?" "是啊,真的。" 约翰回答,"你说的对,请给我纸笔,我马上给他们写信,让他们也到这里来?" |
[ 这个贴子最后由LINGPINGQI在2007-5-15 20:09:45编辑过 ]
成交欢畅快味好, 童趣无改可钦定, 张目如故觅真情。 情云如雨总开张。 心平气和顶做爱, 金玉其中啥滋味? 励志回贴少难堪。 百花香尽留菖兰。 图文并茂、众多开放性主题的“凌平钦摄影贴图圈”: http://q.sina.com.cn/lingpingqi |
![]() |
|
|
|
|
|
|||
|
|